Diskuto:UK 2023

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ampleksigo[redakti fonton]

Indas aldoni nepre la grupan foton, krom iujn de Solena Malfermo, de iu prelego ktp. kani (diskuto) 18:20, 30 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

La teksto jam dum la kongreso bele ampleksiĝis, kaj nun havas multajn bluajn ligilojn, kun referencoj al la kongresa libro rete senprobleme alirebla - por tio pluraj novaj biografioj de esperantistoj (kaj teksto pri la kongresejo mem, la Politeknika Universitato de Torino) devis esti faritaj. Tamen la grupa foto daŭre mankas... ĝin devus alŝuti iu kiu mem faris tian foton aŭ havas rajtigon de UEA aŭ la LKK tion fari... Se ĝi ankoraŭ ekhaveblas, ĝi plej bone estu tute sube dekstre de la paĝo, relative grande, po ke oni laŭeble povas rekoni iujn kapojn. Sed ankaŭ en la nuna stato la fotoj relative abundas, kaj eblas vivi ankaŭ sen havebla kongresa grupa foto. ThomasPusch (diskuto) 01:31, 20 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]