Diskuto:Unio de Utrecht

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nederlanda termino heerlijkheidheerschap ĉi-tie tradukiĝis "sinjorio". Nek mia PIV nek iu alia el miaj vortaroj konas tiun vorton, kaj laŭ la klarigoj de la koncerna vikipedia artikolo (Q196068} mi ne vidas ajnan neceson inventi novan vorton, sed la esperantlingva vorto "regno" bone kovras la signifon. Tial mi ne proponas analogie al "graflando" kaj "duklando" uzi ĉi-tie la (lingve senprobleme kreeblan) vorton "sinjorlando", sed simple uzi la vorton "regno" (kiu ne nur estas la laŭvorta traduko de la nederlanda vorto rijk, sed laŭ PIV havas pli vastan signifon, nome esti la "ĝenerala nomo de ĉiu el la suverenaj politikaj unuoj en la internacia vivo" [PIV 1970, p. 910]). Atentindas ke en pluraj alilingvaj versioj de tiu-ĉi artikolo la unuaj tri subskribintaj unuoj ne estas per ruĝaj ligiloj Graflando Holando, Graflando Zelando, Princlando Utrecht, sed per bluaj ligiloj la provincoj Holando, Zelando kaj Utrecht (pri la aliaj subskribintaj unuoj analogie). Tial eĉ dubindas ĉu indas tutekzakte diskuti ĉu la ŝtato Utrecht en 1579 estis princlando aŭ (kiel ŝajnas al mi) episkoplando ktp. Ĉiukaze la terminon "sinjorio" ne necesas inventi nur por tiu-ĉi vikipedia teksto. ThomasPusch (diskuto) 19:22, 14 Aŭg. 2014 (UTC)