Diskuto:Universala lingvo (Keyser)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi trovis kelkajn eraretojn kaj korektis ilin. Dum tio mi ankaŭ ŝanĝis "propozicio" al prepozicio, ĉar mi pensis, ke prepozicio estas ĝusta. Leibniz en sia projekto de universala lingvo ja pensadis pri rilatoj inter objektoj, prepozicioj ja funkicias kiel rilatiloj. Sed por esti certa, mi serĉis la vorton propozicio en NPIV, kaj surprize ĝi ekzistas. La klarigo en NPIV diras: parto de kompleksa frazo, enhavanta predikaton. Ekzempla frazo ne estas prezentita. Nun, mi devas konfesi, ke mi ne komprenas la tuton. :-(( Mi reŝanĝis la vorton al propozicio. Ĉu iu komprenas? --Hans Eo (diskuto) 14:18, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]