Diskuto:Universitato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fokusigo kaj ampleksigo de la temo[redakti fonton]

Ĉar tiuj institutoj estas tiom gravaj en la moderna kulturo kaj vivo, kaj ĉar fakte estas tiom multaj da ili tra la mondo, senescepte en ĉiu lando, mi volas sugesti ke oni oficiale elvoku kaj inicitu vikipediemaj esperantistoj krei novajn artikolojn (eĉ germoj) pri universitatoj kaj aliaj institucioj de alta edukado en sia lando aŭ en aliaj landoj ĉefe pri tiuj kiuj mankas en la vikipedio.

Aldone, se oni volas efektive kaj espereble sukcese varbi por Esperanto, necesas ke Esperanto speciale atentu pri tiuj institucioj, ĉar el ili povus veni la venontaj generacioj de esperantistoj. Sj1mor (diskuto) 16:00, 12 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

La listo de universitatoj intertempe jam tre longas, kaj klaras ke ĝi konkurencas kun la same ordigaj kategorioj pri universitatoj laŭ landoj, regionoj kaj urboj. Tamen laŭ mi utilas plu havi kaj ampleksigi tiun ĉi liston. Aparte utilan superrigardon povas doni la jam tre longa sublisto pri universitatoj eŭropaj, kiuj nur ordiĝas laŭ urboj, ne laŭ ŝtatoj/landoj (kiel farus la kategoria sistemo): tiu listo sennacieca estas bona simbolo pri la internacia ligiĝo kaj kunlaboro de la universitatoj eŭropaj. ThomasPusch (diskuto) 11:50, 21 sep. 2022 (UTC)[Respondi]