Diskuto:Universitato de Bergen

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la teksto tro multaj frazoj (kvin sinsekve !) komenciĝis per "Ĝi": tio estas tre malbona stilo, kaj vere ĝenas en legado. Jen post adapteto almenaŭ estas "Ĝi...+alia komenco...+Ĝi...+alia komenco...+Ĝi...". Tio estas la minimumo, por eviti tre malbonan stilon, kvankam certe ankoraŭ eblus pli elokvente vortumi! ThomasPusch (diskuto) 12:09, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Kaj: la emblemo el vikidatumoj estas tre malbonkvalita. Ĝi simple fotiĝis ĉe iu muro, kaj la maldekstra flanko, tie kie ĝuste sidas la vera emblemo, estas tre malhela kaj malfokutita. Mi hezitas ĉu tute ne montri emblemon estus pli bone... ThomasPusch (diskuto) 12:10, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus alŝutis al la loka branĉo de vikipedio neliberan emblemobildon en formato SVG (kun bona dokumentado), de la germanlingva vikipedio, en la angla ekzistas iom malsupera bildo en formato PNG. Tiaj emblemoj je licenco de justa uzo permesatas en lokaj branĉoj de vikipedio, en nia same kiel en la germana aŭ angla, sed kompreneble ne en la vikimedia komunejo. ThomasPusch (diskuto) 12:38, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]