Diskuto:V for Vendetta (filmo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

V kiel Vendetto? Mi uzus "por", ne "kiel". Ĉu iu alia konsentas? 143.54.83.44 18:34, 19. Jul 2006 (UTC)

Nu, mi opiniis ke pli taŭgus kiel sed mi ne estas isto, do... Male, mi kontraŭas sistemajn esperantigojn de ĉiu nomo, kaj ankaŭ fuŝan neniigon de la filma kadro! Internaciulo --16:10, 3. Aŭg 2006 (UTC)
Ne V kiel Vendetto ne konvenas kun la originala titolo V for Vendetta. La esperanta titolo V por Vendetto tradukas perfekte la originala titolo de la filmo.

86.195.196.170 12:06, 6. Aŭg 2006 (UTC)

He! Mi ripetas ke laŭ mi arbitra esperantigo de ĉiaj nomoj estas stulta! Ĉiu povus esperantigi siamaniere kaj estus vera kaĉo! Mi ne akceptus ke mia propra nomo estu tiel arbitre esperantigita. Ĉiu homo kun sia aparta origino! Kaj se vi deziras esperantigi ĉiujn nomojn en vikipedio, anonimulo, labor(aĉ)o estas farenda! Venu diskuti aŭ ĉesu tion. Se ne, mi demandos al administranto forbari vin. Kun bedaŭro, sed vikipedio ne estas eksperimentejo. Por tio, vidu Vikipedio:Testejo. Internaciulo 07:51, 5. Aŭg 2006 (UTC)