Diskuto:Valento (matematiko)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Valento" estas misgvida en matematiko[redakti fonton]

Plurrilate la ĉi-arikola uzo de "valento" estas maltaŭga, konfuza kaj nelogika. La terminoj "unuloka, duloka ... operacio/rilato/funkcio", “loknombro”, uzataj en la "Komputada leksikono" kaj ReVo (ili sekvas la tradicion germana-rusan: einstellig, k-stellig, Stelligkeit; одноместный, n-местный, местность) estas pli koheraj kaj klaraj.

La ĉefaj malavantaĝoj de "valento de operacio" estas jenaj:

Unue, ĝi ne similas la ĥemian valenton, kiu estas ĝia prototipo. La ĥemia valento estas nombro de ligoj kun samklasaj objektoj (inter elementaj atomoj); dum en la okazo de operacio aŭ rilato temas pri objektoj malsamklasaj (operacio kaj operandoj).

Due, la uzo de la termino estas mallogika: se "valento" estas "loknombro", tiam "operacio duvalenta" logike devas esti "operacio kiu havas du valentojn", t.e. "du loknombrojn"; t.e. la operacisimbolo "+" povas esti unuloka (kiel en "+1") aŭ duloka (kiel en "a+b"); dum la divido estus nur "unuvalenta", ĉar ĝi ĉiam estas duloka (kiel en "a÷b"). Tio estus analoga al la termino ĥemia: la fero havas la valenton II en FeO, kaj la valenton III en Fe2O3 — do, ĝi estas plurvalenta. Sed evidente ne tion celas la matematika uzo.

Mi rekomendas uzi la pli logikan terminon "loknombro", analogie al la getrmana de:Stelligkeit. —Sergio (diskuto) 04:04, 7 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Kara Sergio - Via kritiko ne ŝajnas al mi konvinka. Jen koncizaj klarigoj kial:
Unue, la analogeco de matematika valento al ĥemia valento, kvankam ne absoluta, estas surprize elvoka kaj profunda: analogaĵo ne devas koincidi kun la prototipo en ĉiuj detaloj. Cetere, ankaŭ ĥemia valento ne garantias samklasecon de "operandoj": diversaj tipoj de jonoj/atomoj povas interage okupi la valentajn ligojn. Tute analoge, la valento de operacio aŭ rilato prezentas bazan econ de ĝia signaturo: la atendeblan nombron de la operandoj/argumentoj, simile al tio, ke plurvalenta jono povas akcepti ligojn kun kvante specifa nombro da jonoj, kvankam ili povas esti malsamaj ĥemie.
Due, ankaŭ via rezonado pri mallogikeco estas dubinda. La koncernaj Esperantaj vortoj ne havas tian rigidecon, kian vi ŝajne atribuas al ili. Eĉ la vorto "nombro" mem havas flekseblecon similan al tiu de la vorto "valento", kiun vi kritikas: "granda nombro" povas efektive esti nombro (kiel en "10 estas para nombro.") kaj aro da iaspecaĵoj (kiel en "Granda nombro da akademianoj aprobas mian lingvouzon.").
Trie, la formo "loknombro" konjekteble implicas la sencon de "loko" identan al operando, kiu en tia kunteksto ŝajnas al mi konfuza kaj misgvida. Estas multaj entoj, kiuj povas asociiĝi kun "loko" en kuntekstoj, en kiuj temas pri operacioj kaj rilatoj. Mi do evitus tian uzadon.
Kvare, via obĵeto pri kombinaĵoj de la speco "duvalenta" estas egale aplikebla al la ĥemia termino, kie "duvalenta" same signifas havas valenton 2. Tia argumento estas aparte ironia, ĉar vi asertas, ke matematika valento ne estas sufiĉe simila al ĥemia valento.
Principe, oni ja povus diri "la nombro de operandoj" anstataŭ "valento", tamen ĝi estas peza, neoportuna por pluderivado. Krome, kiam temas pri rilatoj, kiuj ja havas valenton simile operacioj, paroli pri "operandoj" ne estas oportune: intuicie, rilatoj havas predikatecan, sed ne operacian karakteron...
Konklude: viaj ĝisnunaj argumentoj (pardonu mian senintencan kalemburon ;) ne konvinkis min: mi forte preferas la elvokan, klaran kaj oportune uzeblan vorton "valento" al la neoportuna kaj misgvida formo "loknombro". Mi entute evitus la vorton "loko" en la senco "operando" aŭ "argumento".
Mi esperas, ke miaj klarigoj kontentigos kaj konvinkos vin.
Amike, -Filozofo (diskuto) 18:50, 20 maj. 2021 (UTC)[Respondi]