Diskuto:Departemento Valo de Kaŭko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Valo de Kaŭko)

Mi pensas ke la nomo devus esti "Valo de la Kaŭko" ĉar la hispana nomo estas "Valle del Cauca". Ĉu mi malpravas? -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 18:35, 28 Okt. 2011 (UTC)

Kaŭko estas rivero, geografia objekto. Estas nur unu Kaŭko; do la difina artikolo estas superflua eĉ evitenda. Alia ekzemplo: oni diras Francujo, ne la Francujo...--Forstbirdo (diskuto) 21:47, 25 Jan. 2013 (UTC)

Mi nun iom vastigis la tekston de tiu kaj ĉiuj aliaj 31 departementoj de Kolombio. En tio aperas ankaŭ la frazo La teritorio havas komunan limon kun {{vikidatuma listo|p-kodo=P47|modo=kaj}}, kiu rezultas "La teritorio havas komunan limon kun Ĉokoo, Risaraldo, Kindio, Tolimo kaj Kaŭko". Eblus ankoraŭ ordigi la erojn laŭ horloĝa direkto, do komenci ĝin tie kie en horloĝo estas la 1-a horo (nordnordoriente), poste la 2-a ktp ĝis fine la 12-a horo (nordo), kaj tie ankaŭ eblus aparte mencii la Pacifikan marbordon. Sed tion mi nun ne mem faras, ĉar mia tempo nun ne permesas al mi ankoraŭ pli da laboro investi ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 16:42, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

@Tlustulimu: Cetere, ĉu vi havas ian ideon, de kie devenas la ruĝa punkto en la pala mapo "Valo de Kaŭko sur la mapo de Kolombio" informkeste? Ĝi estas en la departemento Metao, kiu tute ne rilatas al la Valo de Kaŭko, kaj ne temas pri la urbo Kalio, ankaŭ ne pri la nacia ĉefurbo Bogoto kaj same ne pri la ĉefurbo de la departemento Metao, Villavicencio. En la suba reliefa mapo de Kolombio ruĝa punkte tute ĝuste indikas la urbon Kalio, sed en la supra mapo mi tute ne komprenas kio tie okazas... ThomasPusch (diskuto) 23:41, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]