Diskuto:Varo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

PLENDO KONTRAŬ ANONIMULO KIU SIN KAŜAS MALANTAŬ LA NOMO NARVAL, KAJ KIU SENKAŬZE FORBARIS MIN EL VIKIPEDIO. Sube mi enmetis kopie la tekston de tiu ĉi artikoleto "Varo". Efektive, mi estas iom seniluziiĝinta: hieraŭ mi hejme legadis en Vikipedio, kiel la lastajn semajnojn foje mi faras. Se tie iun eraron lingvan mi vidas (bedaŭrinde tro ofte) aŭ se enhavon mi vidas kiu estas tro neniodira, mi kutime iom ĝustigas. Foje mi pluklakas al artikola ligilo ankoraŭ ne ekzistanta aŭ apenaŭ enhava, por iom enmeti tekstojn vere uzindajn (ekzemple antaŭ nelonge pri Mani, la profeto de Maniĥeismo, kaj pri Esĥilo, Exripido, Tibulo kaj kelkaj aliaj (miaj fakoj ja estas teologio kaj klasika filologio). Tiel, do, hieraŭ mi trafis tiun ĉi sube cititan artikoleton pri VARO: unue mi konstatis, ke ĝi estas iom stranga miksaĵo: temas pri VARO en komerca senco, pri VARO kiel mezurunuo en tekniko (elektro), pri VARO kiel rivero - dum mankis ankoraŭ la fama Romia generalo VARO kiu ĉe la Teŭtoburga Arbaro estis venkita de Arminio, la ĉefo de la Ĥeruka Ĝermana tribo. Do kion fari pri tia miŝmaŝo? Mi unue kreis disbranĉigon por montri la kvar vojojn, kiujn unuarigarde mi vidis (eventuale iu alia poste povos aldoni ankoraŭ alian vojon, se montriĝos ankaŭ io tia ekzisti), poste mi ekkopiis la ekzistantajn tekstetojn por la unuaj tri VARO-j por dismeti ilin en la koncernajn ejojn - kaj subite mi estis forbarita el Vikipedio fare de iu humurulo anonima, kiu sin kaŝas malantaŭ la indiko NARVAL. Nu, en si mem ne tiel bone: io simila ankaŭ foje okazis al mi, kiam en la Nederlanda Wikipedia mi klopodis por ĝustigi la tiean eraran nomon de la lernejo kie mi instruis, sed en tiu Nederlanda Wikipedia oni povas senprobleme trovi ret-adreson de la koncernato - kaj tie mi do klarigis tion al li, kaj li konstatis ke mi pravas - kaj do: solvite... Sed en la Esperanta versio tio ne estas tiel simpla: mi ne sukcesis trovi ret-aliron al la koncerna ulo. Espereble KIU AJN trovos tiun ĉi mian letereton kaj plusendos ĝin al la misterulo, por ke li ĉesigui forbari min el Vikipedio, ĉar laŭ mia opinio per tio li ne faras bonan servon al Vikipedio Esperanta. Kore, Gerrit Berveling Membro de Akademio de Esperanto gerrit.en.madzy@planet.nl Via IP-adreso estas 80.61.233.39. Bonvolu mencii gin en ajna plendo.

Varo El Vikipedio Saltu al: navigado, serĉo Varo estas aĉetebla aĵo aŭ servo. Ekzistas pluraj tipoj da varoj en la ekonomika teorio :

Varoj konsumataj de la individuoj, plejofte aĉetitaj je la merkato. Varoj uzataj de la firmaoj dum produktado. Liberaj varoj, kiuj disponeblas senpage (ekzemple aero).




Tekniko

Varo estas praktika elektra mezurunuo de neaga povumo.




Geografio

Varo estas provenca rivero (7°12’E, 43°39’N) kaj francia departamento (6°E, 43°30’N).

Elŝutita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Varo" Kategorio: Ekonomiko