Diskuto:Vasil Bykaŭ

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 15 ruĝaj, do neekzistantaj ligiloj al postulataj artikoloj en la belorusa lingvo en la esperantlingva vikipedio ridindis. Entute ĉi-vikie ne ekzistas artikolaj titoloj en aliaj alfabetoj ol la latina. Kaj ne atendeblas ke iuj el tiuj artikoloj iam verkiĝos: la ruĝaj ligiloj jam ekde la 10-a de marto 2008 atendas ke iu iam verkus la tekstojn: se nenio moviĝis dum pli ol 14 jaroj kaj duona, ne atendeblas ke dum la sekvaj 14 jaroj io ŝanĝiĝos. La titoloj de liaj verkaĵoj kompreneble rajtas resti liste, ankaŭ kun cirilalfabetaj belorusaj titoloj, sed ne kun ruĝaj, eterne neekzistontaj ligiloj. Se iu verkos artikolon pri unu el la verkaĵoj, eblos permane meti bluan ligilon en la liston. ThomasPusch (diskuto) 23:30, 5 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Esperantigo de la familinomo[redakti fonton]

Mi ne komprenas kial en la familinomo aperas litero y, ekzistanta nek en la belorusa, nek en Esperanto. Laŭ Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj, aplikebla ankaŭ al la belorusa, litero ы estu transdonata kiel i. RG72 (diskuto) 13:01, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]