Diskuto:Vejfang

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eble ni devus ŝangi la nomon de tiu ĉi artikolo, Esperante substantivoj bezonas havi o-on je la fino de la vorto, eĉ se la urbo elparolas vejfang-on mi konsilas ke se ni tradukas Esperante tiam ni bezonas renomi ĝin al Vejfango, enmetu la o-on.

La urboj havas o-finaĵon, se ili estas (-is) ĉefurboj, gravaj por Esperanto, aŭ tre vaste konataj. V. ne estas tia.--Crosstor 06:45, 20 Aŭg. 2011 (UTC)
Ĉu vundos iujn ajn se ni nomas tiun ĉi urbon laŭ la reguloj de Esperanto. Mi rekomendas ke ni nomas tiun ĉi urbon kiel Vejfango, ankaŭ kie estas la regulo kiu diras ke ni bezonas nur nomi la urbojn kun la o-finaĵoj se ĝi estas tre popularaj ktp? mi pensas ke ĉiuj urboj devas nomi Esperante kun o-finaĵo laŭ la reguloj de Esperantaj substantivoj.
Jes, mi estus vundota. Ĝis tiam neniu volas doni o-n. Nur en Hungario estas ĉ. 400 urboj, nur Budapeŝto havas o-n. Ĝis tiam neniu volis doni al ili o-n. --Crosstor 06:25, 21 Aŭg. 2011 (UTC)
Ĉiuj urboj en Aŭstralio, kie Esperantistoj loĝas, posedas Esperantajn nomojn... Ekzemple: Hobarto (Hobart), Sidnejo( Sidney) Novkastelo (New Castle - urb(et)o) Ormarbordo (Gold Coast - loko, kaj urbaroj) Darvino( Darwin) ktp... Do kio estas la problemo? Mi ofte parolas pri la jena Vejfango, ĉar mia koramikino venis el tie. Do mi decidis ke mi volas skribi artikolon pri tiu ĉi urbo tamen neniu volas renomi ĝin kiel Vejfango... Ĉiuj nomoj devus esti substantivoj Esperante. La celo de Esperanto estis esti lingvo malregula. Ankaŭ pri via problemo en Hungario... nomu kaj donu o-jn al viaj urboj, ne estas tiel malfacila, ĉu ne?

Novkastelo estas malbona formo, ja la ceteraj en Anglio ktp ne havas tiun nomon. Aŭ. estas kontinento konsistanta el ŝtatoj. Tie estas ĉefurboj kaj ankaŭ gravaj urboj. Vidu artikolon Grandaj urboj de Azio, kie vi vidos la loknomojn kaj ankaŭ la ruĝojn. Anstataŭ diskuti redaktu artikolojn el la ruĝoj, ankaŭ en Ĉinio. Estas kutimo fari propran vikipediistan aŭ uzulan paĝon. Se vi iros al "vidi historion" ĉe Vejfang, via nomo estas nur ruĝo. Sufiĉas skribi unu frazon kaj la nomo iĝos blua, sekve ekfunkcios propra uzanto-paĝo. Bonan redaktadon!--Crosstor 04:47, 22 Aŭg. 2011 (UTC)