Diskuto:Vercors (montomasivo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 01:49, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Multegaj ruĝaj ligiloj[redakti fonton]

Min ne tiom ĝenas manko de eksteraj referencoj, kiuj kompreneble bonvenus, ankaŭ se ili ne nepras (vidu supre). Sed mi kritikas la eksterproporcie grandan nombron de ruĝaj ligiloj en la teksto. En iuj frazoj pli ol duono de ĉiuj vortoj ruĝas. Kiu verkis tian tekston kaj postulas tiom multan kvanton da novaj flankaj tekstoj, devus senti sin devigota dum la sekvaj monatoj bluigi unu paĝon post la alia. Sed ne, iu simple ĵetis tiujn multegajn ruĝajn ligilojn en la mondon kaj atendis ke "la aliaj" faru la grandegan laboron. Jam tiu miskompreno laŭ mi pravigus forprenon de la elstara statuso de la teksto, ĉar multegaj ruĝaj ligiloj vere malhelpas al bona kompreno de la temo dum legado. ThomasPusch (diskuto) 01:49, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]