Diskuto:Vestfalia Paco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo de la artikolo estas malĝusta. Verŝajne la aŭtoro legis ie la vorton Vestfalio, do konsekvence li uzis la vorton vestfalia. Jen bona ekzemplo, kiel la ŝajn-internacia -i-sufikso je landonomoj estas erariga, precipe kiam temas pri nekonataj nomoj de landoj aŭ regionoj. La ĝusta skribmaniero estas Vestfalujo, kies loĝantoj estas vestfaloj (mi mem estas vestfalo). Tial mi korektis la vortojn Vestfalio kaj vestfalia.--Longharulo (diskuto) 16:32, 2 Okt. 2014 (UTC)

Mi tute malkonsentas. Vestfalia Paco estas tute bona nomo. La germana adjektivo "westfälisch" havas du signifojn: (1) etna signifo, tradukenda per la vorto "vestfala", (2) teritorio signifo, tradukenda per la vorto "vestfalia" aŭ (sinonime) "vestfaluja". Tiu ĉi paco ne rilatas al la etno "vestfaloj", sed al la teritorio kiu havas la du, sinonimajn kaj same ĝustajn, nomojn Vestfalio kaj Vestfalujo, en kies urboj oni atingis tiun interkonsenton. Tion ankaŭ montras ĝia nomo en kelkaj aliaj lingvoj, ekz-e angle en:Peace of Westphalia. Se oni alinomigus de Vestfalia Paco al Vestfaluja Paco, oni ne ŝanĝus la signifon, sed la nomo Vestfala Paco ja ŝanĝus la signifon. (Mi ne komentos ĉi tie la demandon de "-io" kontraŭ "-ujo"; tio estas alia afero.) - Amike, Moldur (diskuto) 18:46, 2 Okt. 2014 (UTC)
Mi tute samopinias kun Moldur (ankaŭ estante vestfalo, kvankam pri tio ĉi-tie ne temas...). Sed temas pri pli ol la titolo de la artikolo. La teksto baziĝas je kontribuo, kiun la 6-an de decembro 2004 per 2 371 bitokoj kreis la vikipediano Ismo, per landnomoj kiel "Svedio" aŭ "Francio". Tiel restis ĝis la 2-a de oktobro 2014, intertempe nur robotoj kaj iuj vikipedianoj farantaj redaktetojn (inter alie mi) tuŝis la tekston, kaj tiam vikipediano Longharulo simple pro persona prefero ŝanĝis ĉiujn finaĵojn -io al -ujo. La vikipedia interkonsento estas ke respektendas la teksta stilo de precipa redaktanto, kaj ke ne permesatas simple arbitre ŝanĝi la landnomajn finaĵojn (principe same ĝustajn) laŭ persona gusto. Tial ne nur la nomo restu "Vestfalia Paco", sed ankaŭ interne de la teksto restariĝu la stato de ĝis septembro 2014. Mi plenumas tiun restarigon, kun atento pri la posta korekteto de Moldur. ThomasPusch (diskuto) 18:00, 10 Apr. 2015 (UTC)