Diskuto:Vezey Strong

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi sentas min deviga nuligi la ŝajnan korekton "Sheriff" al "ŝerifo".

Temas pri titolo de brita institucio, kiu havas neniun rilaton al Esperanto kaj la vorto supozeble neniam estis uzita en Esperanto-literaturo.

La simpla Esperantigo de naciaj terminoj estas kunfuza la la leganto. En ĉi tiuj kazoj oni pensas, ke temas pri esence Esperanta afero kaj ĉi tiu impreso estas absoluta malĝusta.

Tial mi urĝe petas lasi naciajn fakterminojn en sia originala skribmaniero

Illuminatus

Vi tamen malpravas. La vorto 'ŝerifo' jes ekzistas kaj uzatas en esperanto kaj oni povas facile trovi multaj ekzemploj de ĝia uzo per guglo. PIV agnoskas ĝin, almenaŭ laŭ tiu ĉi listo de kapvortoj http://www.esperanto-chicago.org/piv/ŝ.htm kaj ĝi evidente estas natura por multaj esperantistoj ne nur de anglolingva deveno. Do, pri tiu ĉi afero vi malpravas fakte.
Sed mi pensas ke vi ankaŭ ĝenerale malpravas koncepte, ĉar uzo de "naciaj skribmanieroj" konduktas al apero de multaj vortoj kiujn oni ne tuj scias kiel prononci. Enkonduko de multaj fremdaj vortoj sen adapto de ortografio jam grave komplikigis eŭropajn linvojn, aparte la anglan, en kiu nun ortografio iĝis tiom nelogika kaj kontraŭintuicia ke nun oni nur povas memorigi ĝin. En anglaparolanta mondo eĉ ekzistas apartaj konkuroj pri ortografio por lernejanoj, kie ili konkursas pri tio, kiu memorigas ĝustan literumadon de plej multaj vortoj. Elekto de tiu ĉi vojo en Esperanto igus ĝin perdi la plej gravan avantaĝon de nia lingvo kontraŭ la 'naturaj' lingvoj: facilecon de lernado, uzado kaj komprenado. Neniu havus emon lerni Esperanton se tiu signifus ke oni ankaŭ devus lerni prononcon kaj skribon de multaj pruntovortojn, kiujn oni pro iu kialo lasis en "originala" literumado. Do, kontraŭe al via peto, mi alvokas ĉiujn Esperantistojn esperantigi ĉiujn vortojn, kiujn ili uzas, kiam entute eblas inventi senambiguan esperantigon. --Goren 13:57, 17 Jan. 2012 (UTC)

ŝerifo estas faktermino, kiu povas havi multajn signifojn. Ne estas konsilinda Esperantigi ĉi tiujn terminojn sen mencio de la orginala skribmaniero. Tamen ŝerifo evidente ne estas tro konata, ĉar ekzemple eĉ vikipedio ne konas ĝin.

Facila lernado estas alia afero ol faka precizeco. Pro diveni, pri kiu fakte temas, mi bezonas la nacilingvan version. Ekzemple ie oni menciis, ke Gaston Moch estis reprezentanto de iu Internacia oficejo de Paco. Povas esti neglektenda Esperanto organizo. Sed fakte temas pri mondkonata institucio kun diversaj nobelpremiitaj anoj, kiu neniam uzis la esperantigitan version kaj pro tio nenie estas trovebla. Por trovi ĝin en arkivoj kaj datumbazoj oni bezonas la ĝustan nomon.

En Vikipedio ni okupiĝas pri giganta scienca verko, ne pri facila lernolibro por komencantoj.

Cetere Strong mem uzis la titolon Skabeno en lia alvoko en alvoko al proponita projekto. Fakte ĉi tiu termino proksimume priskribas la esencon de lia ofico, kiu hazarde en angla linvo estas "Sheriff", sed kompreneble estas konata aliloke sub aliaj terminoj.

Illuminatus