Diskuto:Viandhaketaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vi certas pri la haketaĵo? Haketi signifas ete haki, iomete haki, ne haki ion ke ĝi estu eta (vidu ankaŭ ridi kaj rideti); kontraŭe viandhaketaĵo estas ege hakita... Scivoleme, Bea 10:11, 19. Jul 2006 (UTC)

Vortara kaj reta serĉado montras ke "muelita viando" estas la ĝusta termino. Nun la unua frazo aspektas strange: "Viandhaketaĵo estas miksaĵo de muelita viando." Kiel plaĉas al vi tio ĉi: "Nuntempe oni faras la haketaĵon el "ordinara" viando, ĉar ĝi estas la plej vendata viandaĵo. Oni eĉ importas viandon por fari el ĝi haketaĵon." Estas bezonata ankoraŭ iom da laboro por fari el la nuna gaja kolekto de opinioj veran enciklopedian artikolon. Rojo 11:27, 19. Jul 2006 (UTC)

Mi tradukis la artikolon el la nederlanda preskaŭ laŭvorte. En la PIV legeblas (sub hak/i) haketaĵo = dispecigita manĝaĵo: vianda, legoma, rostita haketaĵo. Verdulo 13:09, 19. Jul 2006 (UTC)