Diskuto:Vladimir Varankin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo ŝajnas al mi tro dika. Mi pensas ke oni povus malgrandigi ĝin per movi menciojn de komparative negravaj liboj al Listo de verkoj. Vikipedioj kutime sukcesas prezenti informojn tre koncize. Kriĉjo 23:51, 15. Sep 2003 (UTC)

Enciklopedia artikolo ne povas esti "tro dika" (tiu ĉi ampleksas apenaŭ unu paĝon kaj duonon kiam printita). Eventuale iuj eroj povus esti subjekto de subartikoloj (mi ne studis kiujn en tiu kazo). Ĉiel ajn subtitoloj estas bonvenaj por helpi al supraĵa eklegado. Eble mankas ankaŭ enkonduka unua paragrafo (laŭ piramida stilo) kies legado jam donas ĝustan ideon pri kia persono temas. -- Arno Lagrange 09:28, 16. Sep 2003 (UTC)

Jes, fakte. Stranga akuzo, ke la artikolo estas "tro dika". Varankin estas vere grava verkisto. --La lastan komenton sensubskriban aldonis 193.170.112.245 10:20, 21. Feb 2007

Aŭtorrajtoj en Ruslando[redakti fonton]

Ĉu liaj verkoj jam kaj plu estas publika havaĵo en Ruslando?

Mi ne scias ĉu aplikeblas iaj ajn rajtoj de organizaĵoj; sen ili jen estas ĉio, kion mi trovis.

Devus esti tiel, ĉar pasis jam pli ol 70 jaroj ekde 1939-01-01. Sed li estis rehonorigita, kaj tial oni devus atendi la pason de 70 jaroj ekde 1958-01-01. (Civila Kodo de la Rusia Federacio, parto 4, ĉapitro 70, artikolo 1281 (ruse)).

Tamen la leĝo, per kiu oni enkondukis la kvaran parton de la Civila Kodo, diras, ke la limtempoj de la artikolo 1281 aplikeblas se la 50-jara limtempo por la aŭtoraj kaj ceteraj rajtoj ne pasis antaŭ 1993-01-01. (artikolo 6 en ĉiu el la versioj de Wikisource:ru:Федеральный закон от 18.12.2006 № 231-ФЗ) Ĝi ne mencias rehonorigon.

Ĉu tio signifas, ke la rehonorigo ne remalliberigas la verkojn? Ĉu iu scias pliajn gravajn detalojn?

--AVRS 12:56, 5. Jun 2009 (UTC)