Diskuto:Waadhoeke

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iu aldonis statistikan aferon al Waadhoeke. Sed ni fakte ne havas la necesajn ŝablonojn. Krome estus tre komplike transpreni tiajn ŝablonojn el la nederlanda Vikipedio. Mi ĵus kreis {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Nederlando}} laŭ la germana Vikipedio. Sed dum provo redakti Waadhoeke mi rimarkis ĉe antaŭrigardo, ke la ŝablonaj kodoj ne kongruas kun tiuj en la artikola tabelo. Ĉu iu eble havas ideon, kion fari? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:56, 26 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

La problemo estas ke {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Nederlando}} laŭ la germana Vikipedio nur povas havi informojn pri la provincoj kaj la oficialaj municipoj/komunumoj, dum la anonimulo celas nombrojn de aŭtomate aktualiĝantaj nombroj de loĝantoj por vilaĝoj, etaj loĝlokoj kiuj estas partoj de municipo. La informkesto bone montras ke por la municipo mem la nova ŝablono {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Nederlando}} tute ne necesas - vikidatumoj perfekte donas la informojn por {{WikidataLoĝantaroDato}} kaj {{WikidataLoĝantaroDato}}. Tio ankaŭ validas por la apartaj paĝoj pri la eks-municipoj Franekeradeel, het Bildt, Menaldumadeel kaj Littenseradeel, sed kompreneble ne por la listo de municipaj vilaĝoj. Estas en ordo se la nederlanda kaj la dialekte nedersaksa vikipedioj havas tiom komplikan ŝablonon Statistiek woonplaats Nederland inwoners, sed ilin ne transprenis la lingvoj de la plej grandaj vikipedioj kaj ankaŭ certe ne transprenos la esperantlingva (oni povus diskuti pri tio se la dek plej grandaj vikipedioj akceptis ĝin). Kaj la nuna listo jam estas fuŝa en tio, ke eĉ ne indikiĝas el kiu dato aŭ jaro estas la nombroj (la nederlanda paĝo montras, ke temas pri tute aktualaj nombroj de 2021). Do eblas nur aŭ brutale forviŝi ĉion kiel idiotaĵon, aŭ rapide enkopii la nombrojn el la nederlanda paĝo kiel simplaj nombroj - mi faros la duan, pro ĝentileco kaj kiel alvoko al la anonimulo, ne duafoje fuŝi paĝon kiel hodiaŭ, sed mem estonte fari tiel kiel mi faris nun. Ne sufiĉas kopii liston kun komplikaj ŝablonoj el la nederlanda al la angla aŭ hispana aŭ esperanta aŭ rusa aŭ ĉina vikipedioj kaj atendi kee la ŝablonoj ĉie funkcios.. ThomasPusch (diskuto) 17:59, 26 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch: Mi ĝojas, ke vi korektis la tabelon. Mi dume aldonis subtenon por {{mapligilo}} al plia ŝablono, nome {{informkesto nederlanda municipo}}. Tio facile eblas, ĉar jam latitudo kaj longitudo funkcias bone, kiel ja videblas eĉ ĉe la nova mapo. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:56, 26 maj. 2022 (UTC)[Respondi]