Diskuto:Wikinfo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial ŝanĝi forko al skismo? Skismo supozigas ke post la skismo ambaŭ partoj malamike rilatas unu al la alia. Ĉikaze temas pri deforkiĝo, nome Wikinfo plu nutras sin el Vikipedio kaj estas ebleco en ĝi simple importi artikolojn el Vikipedio. Mi verkis la artikolon por atentigi pri tiu fenomeno : precipe en la anglalingva vikipedio okazadas "redaktaj militoj" kaj la kreintoj de Wikinfo trovis tiun rimedon por ĉesi senutile eluzi la energion de la kunlaborantoj. Pripensinda solvo. Eble oni povus evoluigi la regularon pri vidpunkto (neŭtrala aŭ diversa) de la vikipedioj por eviti riskon de vera skismo. Arno Lagrange 15:35, 15. Jan 2004 (UTC)