Diskuto:Wilhelma

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, Norberto. Mi ĵus trarigardis vian ĵusan artikolon tiunoman. Mi sugestas al vi, ke vi alinomu la artikolon pro la sube aluditaj kialoj: litero W ne ekzistas en Esperanto, fremdaj nomoj ekzistas en Esperanto, sed per finaĵo -a Wilhelma volas esti esperanta nomo, do kial ne Vilhelma? Multaj germanoj (aŭ alilandanoj) nomas Vilhelmo en Esperantio. Mi sugestas ĉu Zoologia-botanika Ĝardeno Vilhelma ĉu Vilhelma Zoologia-botanika Ĝardeno ĉu Vilhelma Zoo. Vi mem povas elekti, sed nur Vihelma bezonus apartigilan paĝon tio estas: Vilhelma povas esti tio kaj tio kaj tio. Same se temas pri Vilhelma aŭ pri Wilhelma. Alinomado estas facila agado per fenestreto "alinomu". Krome mi sugestas kelkajn ŝanĝojn en la artikolo ekzemple kreskejo anstataŭ plenkreskigodomo, ĉar bestoj estas tie kvankam ne estas ankoraŭ plenkreskuloj.--kani 20:35, 16. Nov 2008 (UTC)