Diskuto:Wolfgang Capito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La informkesto informas, ke Wolfgang Capito naskiĝis en 1478 en Haguenau, Germanio, mortis la 4-an de novembro 1541 en Strasburgo, Francio. La informo pri la dua lando tutcerte ne ĝustas. Strasburgo almenaŭ ĝis okupo pere de la franca armeo en 1681 estis germanlingva libera regna urbo en Germanio (tiutempe la germana Sankta Romia Imperio), kaj ekde 1521 pli kaj pli protestantisma, kontraste al la ĝis 1789 firme katolika Francio. Ekonomie kaj kulture la urbo ĝis la Franca Revolucio de 1789 restis firme germanlingva kaj plejparte protestantisma, nur ekde 1789 ĝis 1871 kaj denove ekde 1918 ĝi klare konsideratas urbo de Francio. Aldone kompreneble en 1478 Hagenau ne havis francan ortografion, ankaŭ tiun ĝi ricevis nur ekde 1789 ĝis 1871 kaj denove ekde 1918. Ĉar la artikolo ĝuste temas pri historia temo en konflikto inter protestantoj kaj katolikoj en Germanio, kiun oni de proksima Francio, kun tiam minoritataj protestantoj kaj regantaj katolikoj, intense observis, indas ne miksi la jarcentojn. ThomasPusch (diskuto) 21:02, 21 Sep. 2015 (UTC)