Distrikto Gurjevsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la distrikto en la Kaliningrada provinco

La distrikto Gurjevsk - ruse Гурьевский район, latinliterigite Gur'jevskij rajon - estas municipa distrikto de la Kaliningrada provinco en la Rusia Federacio - laŭ la administra reformo de 2008 unu el sek sep municipaj distriktoj kaj sep urbaj distriktoj de la provinco. Laŭ la stato de tiu administra reformo la distrikto kovras areon de 1 363 kvadrataj kilometroj. En 2010 ĝi havis 53 001 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 39 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Gurjevsk, cirile Гурьевск, ĝis la jaro 1945 germane nomita Neuhausen.