Distrikto Krasnoznamensk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la distrikto en la Kaliningrada provinco

La distrikto Krasnoznamensk - ruse Краснознаменский район, latinliterigite Krasnoznamenskij rajon - estas municipa distrikto de la Kaliningrada provinco en la Rusia Federacio - laŭ la administra reformo de 2008 unu el sek sep municipaj distriktoj kaj sep urbaj distriktoj de la provinco. Laŭ la stato de tiu administra reformo la distrikto kovras areon de 1 280 kvadrataj kilometroj. En 2010 ĝi havis 12 904 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de nur po 10 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro; sekve ĝi estas la plej maldense loĝtata parto de la provinco. Administra centro estas la samnoma urbo Krasnoznamensk, cirile Краснознаменск, ĝis la jaro 1945 germane nomita Lasdehnen. Kiel norda limo de la distrikto funkcias la rivero Nemunas (ruse Неман, Nemano).

la distrikta administrejo en Krasnosnamensk (2006)