Ditriĥo Lufo la 1-a (Kleve)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ditriĥo Lufo la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1228 (1228-01-01)
Morto 20-an de julio 1277 (1277-07-20) (49-jaraĝa)
Familio
Patro Ditriĥo la 4-a/6-a
Patrino Hedwig of Meissen
Frat(in)oj Ditriĥo la 5-a/7-a • Thierry de Clèves
Edz(in)o Lauretta of Saarbrücken
Infano Richardis Luf von Kleve
vdr

Ditriĥo Lufo la 1-a de Kleve (naskiĝinta proksimume 1228; mortinta en 1277) estis de iure uxoris (el la rajto de la edzino) Grafo de Saarbrücken.

Li estis pli juna filo de Grafo Ditriĥo la 4-a de Kleve kaj de Hedviga de Meißen. Lia pli aĝa frato estis Ditriĥo la 5-a de Kleve, kiu heredis je la morto de sia patro ties Graflandon Kleve.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ditriĥo Lufo, en la fontoj ankaŭ nomata Grote Luf, geedziĝis en 1252 kun la heredofilino Laŭreta de Saarbrücken kaj provis, alposesigi al si la graflandon Saarbrücken, fiaskis tamen kaj reiris en Graflandon Kleve. La titolon „Grafo de Saarbrücken“ li tamen tenis ĝis 1259. Kun sia dua edzino Elizabeta (aŭ ja kun nekonataj kromvirinoj) Ditriĥo Lufo tenis plurajn gefilojn. Proksimume 1255 maljuna Grafo Ditriĥo la 4-a subdividis sian regecon plejparte inter siaj du ankoraŭ vivantaj filoj, je kiu pli posta Ditriĥo la 5-a ricevis la kernan teritorion de Kleve, dum kiam Ditriĥo Lufo ricevis la randajn teritoriojn, interalie la gravan urbon Wesel. Eble li starigis Kastelon Kranenburg, kiu estis unuafoje menciata en 1270. Ditriĥo Lufo estis implikita en plurajn malpacojn kaj staris en 1270 en konflikto kun sia frato. Li mortis inter la 7-a de aprilo kaj la 20-a de julio 1277.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dieter Kastner: Die Territorialpolitik der Grafen von Kleve, Düsseldorf 1972 (= Veröffentlichungen des historischen Vereins für den Niederrhein, insbesondere das alte Erzbistum Köln 11).

Fonto[redakti | redakti fonton]