Divers centre
Divers centre (esperantlingve diversa maldekstro) (mallongigita franclingve DVC) estas, en Francio, politika grupo, kiu arigas la kandidatojn kun centraj opinioj sed kiuj ne estas membroj de iu ajn centra partio, aŭ kiuj estas anoj de malgrandaj partioj[1], aŭ kiuj forlasis aŭ estis eksigitaj - pli malpli provizore - el sia origina politika partio. Tiu marko povas esti provizora, por ekzemplo por la disidentoj, kiuj kandidatiĝis kontraŭ la oficiala kandidato de sia partio. Kaze de venko, post kelkaj monatoj kaj antaŭ maksimume du jaroj, ili estas ĝenerale reakceptitaj de ilia partio.