Divinópolis
Divinópolis | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo • urbego | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Brazilo | ||
Ŝtato | Minas Gerais | ||
Regiono | Oeste de Minas | ||
Fondita | 01 jun. 1912 | ||
Poŝtkodo | 35500-000 | ||
Telefonkodo | 37 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Demetrius Arantes Pereira (ĝis 2008) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 207,983 (2 006) | ||
Loĝdenso | 293,4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 20°08′20″S 44°53′02″U / 20.13889°S, 44.88389°U (mapo) Koordinatoj: 20°08′20″S 44°53′02″U / 20.13889°S, 44.88389°U (mapo) | ||
Alto | 670 - 1.106 m (INDI) | ||
Areo | 708,9 km² | ||
Horzono | UTC-3 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Divinópolis [+] | |||
Divinópolis [divinopolis] (esperante: Dia urbo aŭ Diapolo) estas municipo kaj urbo de Minaso. La municipo havas 200.636 loĝantojn (2004).
Divinópolis montras aktivan komercon, precize ĝi havas multajn etajn fabrikojn de vestoj, kaj pro siaj pluraj konstruaĵoj, ĝi ŝajnas pli industria ol vere estas.
Nuntempe, en ĝi estas multaj komercaj radistacioj, krom tri alternativaj radistacioj, du propraj televidaj sistemoj kaj ĉiutagaj ĵurnaloj.
Nokte, en tiu urbo, oni povas promeni al multegaj drinkejoj tra la urbo, kaj al iuj dancejoj, aŭdante lokajn muzikistojn.
Esperanto-movado estas vigla, kun aktiva klubo, malfermata ĉiutage kaj kun multaj partoprenantaj lernantoj en pluraj niveloj. Estas semajnaj babiladoj kaj monataj prezentaĵoj en la urba biblioteko.
Famaj loĝantoj
- Poetino Adélia Prado (naskiĝis en la 13-a de decembro 1935).
- Skulptisto G.T.O.(Geraldo Teles Oliveira) kreinto de originala skulptaĵo el ligno kaj konataj bildoj en Brazilo.
- Muzikisto Túlio Mourão (naskiĝis 1951). Komponisto kiu ludis kun gravaj muzikistoj de Brazilo.