Babilado

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Japanaj junulinoj babilas kun amiko en restoracio, Jokohamo, stereoskopaĵo, proks. 1900

Babilado (komp. "babble" (angla), "babiller" (franca), onomatopea vorto) estas neformala maniero de konversacio kun mem-utiligo. La temoj ofte ŝanĝas. Ĝi okazas ofte dum laborlibera tempo, ekz. dum paŭzoj, sed povas ankaŭ estiĝi kadre de formala interparolado. La enhavo estas kutime sendeviga, familiara, eĉ intima. La kapableco babili estas grava socia povo.

Je la komenco de sincera interparolado babilado ofte estas efektivigita, por eltrovi komunaĵojn kaj plifaciligi la pli gravan parton de la kunsido. Manieroj de babilado estas ekz. la "kafumo", la paŭza parolado, konversacio okaze de amika renkontiĝo regula (komp. ekz. la germanlingva Stammtisch, "kutima tablo" aŭ la hispana Tertulia) aŭ la interreta Online chat (babilejo) - ankaŭ se gravaj partoj de babileca konversacio, kiel gesto, mimiko, okulkontakto, pozo mankas.

La sufiĉe vaste konata angla esprimo Smalltalk (small "malgranda", to talk "interparoli") estas konversacio malserioza. Ĝi evitu ĝenantan silentadon, faceligu interkonatiĝon kaj maldensigu etoson.

Enhavo

Vidu ankaŭ [redakti]

Proverbo [redakti]

Ekzistas pluraj proverboj pri babil(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    « Ĉe tablo malplena babilo ne fluas. »
  • Citaĵo
    « Kiu multe babilas, al si mem malutilas. »
  • Citaĵo
    « Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas. »

Referencoj [redakti]

  1. Lernu

Fontoj [redakti]