Dokumentoj de Komunismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-D

Dokumentoj de Komunismo estas 123-paĝa libro eldonita de SAT en 1923, 132 p. Ĝia enhavo estis jena:

  • speciale verkita antaŭparolo de Kalinin,
  • Komunista Manifesto de Marks kaj Engelso, tradukita de Emil Pfeffer, kun antaŭparolo de la tradukinto.
  • Programo de Rusa Komunistpartio (de l'bolŝevikoj), akceptita de l'oka partikongreso de 18a - 23a de marto 1919 en Moskvo, tradukita de M. Krjukov, kun antaŭparolo de la tradukinto
  • Konstitucio de Ruslanda Socialista Federacio de Soveta Respubliko, decido de la kvina tutruslanda kongreso de l'sovetoj, akceptita la 10an de julio 1918, tradukita de G. Rozenblat
  • Manifesto de la Komunista Internacio al la proletarioj de la tuta mondo, tradukis N. Nekrasov kaj G. Demidjuk