Dolĉa lando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolĉa lando.

Dolĉa landoLa feliĉa lando estas pentraĵo farita de la franca pentristo Pierre Puvis de Chavannes en 1882, apartenanta al la arta periodo nomata simbolismo.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi estas fundamenta pentraĵa verko por la studo de simbolismo, ĉar ĝi estas kreita en la plej pura kaj kulmina momento de la movado, same kiel ĉefa verko en la produktado de Pierre Puvis de Chavannes. Ĝi prezentas serion da figuroj ĝuante ĉe la bordo de lago. Rimarkinda estas la fakto, ke apenaŭ ekzistas sento de profundo. La paletro, kiun Puvis de Chavannes uzas ĉi tie, donas al la verko pli grandan mistikismon, ion tiom serĉatan inter la francaj simbolistoj.

Tiu ĉi estas peco, en kiu evidentiĝas la serĉado de la ideala beleco kaj ankaŭ volo de formala simpligo. Ĝi karakteriziĝas, ankaŭ, per la graveco kaj akademia formalismo ŝarĝita de iu senĉasa universaleco, tio estas, per forta malakcepto de la pasemeco. En ĉi tiu kaj en ĉiuj liaj pentraĵoj ekzistas tio, kio estis nomata “impulsa ordo”, sendube pro lia scienca edukado miksita kun lia karaktero kiel pentristo de simbolisma tendenco.

Tiu verko povus esti rilata al alia ne malpli grava de la sama Puvis de Chavannes nomata La malriĉa fiŝkaptisto (1881). La transcendenco de la mizero en la figuro de la fiŝkaptisto, figuro kiu ligiĝas kun la tradicio de la Nova Testamento, estas por Puvis de Chavannes eterna temo, ideo, kiu subkuŝos kaŝita en la tolo eterne.