Dolino

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Granda Blua Truo (Great Blue Hole), situanta proksime de Ambergris Caye, Belizo.
Dolino de Blažek ĉe Ostrov u Macochy
Dolinoj de Jandourek en Moravia karsto
Dolino en masivo Dürrnstein, Aŭstrio

Dolino estas tersurfaca funelforma tersubiĝo, tipa en karstaj regionoj. La diametro kaj profundo de la dolinoj estas tre varia.

La du plej gravaj tipoj de la dolinoj estas faldolino (aperas pro kolapso de interna kaverno) kaj la fludolinoj (aperas per malrapida laboro de subteraj likvaĵoj).

La flankoj de la faldolinoj estas krutaj, ofte alfluas ilin subteraj akvofluoj. La fludolinoj estas pli malprofundaj, malpli krutaj, plenitaj per grundo kaj ilin alfluas eĉ surfaca akvo.

Se la akvoglutejon de la dolino ŝtopas argila sedimentaĵo, formiĝas lageto.

La dolinoj de la mez-amerika Jukatana kalkŝtonaro devenas el la plejstoceno kaj estiĝis en epoko, kiam la marnivelo estis pli malalta. Tiuj dolinoj estas parte sub akvo kaj nomiĝas cenotoj.

[redakti] Ekstera ligilo

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj