Dorĝ Balduuz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dorĝ BALDUUZ estas mongola esperantisto, kiu naskiĝis en Arĥangai aimag (provinco) en 1951. En 1975 li diplomiĝis en la Mongola Ŝtata Universitato kaj fariĝis laŭ profesio instruisto pri mongola lingvo kaj literaturo.

En 1971-1973 li finstudis dujaran E-kurson sub la gvido de s-ro Dogsuren en la Universitato. Li laboris kiel scienca esploristo pri Mongola historio kaj Budhismo dum 1975-1996 en Scienca Akademio de Mongolio.

Krome li tradukis kelkajn verkaĵojn el Esperanto al mongola lingvo.