Dosiero-Diskuto:Vere aŭ fantazie.jpg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel mi skribas inter krampoj en la informkesto, la dosiero "fine videblu en paĝo pri la libro, sed tiu paĝo ankoraŭ verkendas". Tial mi provizore metas la librokovrilon al la listo de verkaĵoj en la vikipedia artikolo pri Claude Piron, kie ĝi eventuale ankaŭ post kreo de paĝo pri la libro mem povus resti, kiel dua uzo de la dosiero. Ĉiukaze gravas ke dosiero de justa uzo estu uzata dekomence, por ne esti en danĝero esti forigata. Kompreneble mi konscias ke la plej aktuala eldono de la libro, la 4-a eldono de 2007, havas alian, novan titolpaĝon, sed tiu-ĉi tamen ilustru vikipedion kiel historia grafikaĵo. Mi mem verkos la paĝon pri la libro, sed ja ne eblas ĉion fari samtempe, kaj gravas al mi jam fini la alŝuton de la dosiero, kvankam la prilibra artikoleto ankoraŭ ne pretas. ThomasPusch (diskuto) 22:34, 30 Maj. 2014 (UTC)