Drohobiĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Drohobiĉ aŭ Drohobiĉo (ukraine Дрогобич) estas urbo en okcidenta parto de Ukrainio, en la Lviva provinco. Ĝi estis ĝis 1959 administra centro de la samnoma provinco.

Drohobiĉ estis fama en la 11-12-aj jarcentoj pro la salminado. Ĝi estas ankaŭ hodiaŭ minurbo, oni minas tie nafton, tergason, kalisalon, magnezion. La urbo estis inter la du mondmilioj parto de Pollando, kie ĝi funkciis kiel naftocentro de Pollando.

La urbo havas naftorafinejon, maŝinindustrion kaj malpez-industriajn uzionojn. En la urbo funkcias Instrua Altlernejo.

En la urbo naskiĝis Drohobiĉ Jurij (estas monumento al li), tie ĉi finis gimnazion poeto Ivan Franko. En tiu urbo kreadis unu el plej grandaj mondaj kaj polaj aŭtoroj- Bruno Schulz.

En la urbo loĝis renoma ukraina Esperantisto, fotoartisto Vasil Stanoviĉ.

La urbo havas ĉ. 79.000 (2004) loĝantojn.