Duklando Bretonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La duklando de Bretonio situis en okcidenta Eŭropo, en la okcidenta parto de la reĝlando de Francio. Ĝia teritorio etendiĝis proksimume sur la nuna regiono Bretonio kaj la departemento Loire-Atlantique.

La duklando naskiĝis en 936, en la normanda okupo de Bretonio. Alano la Tordbarba, nepo de la lasta reĝo de Bretonio Alano la Unua la Granda, liberigis la landon de la normandoj kaj fariĝis la unua duko de Bretonio. Dum pli ol tri jarcentoj, de la 10-a ĝis la 12-a jc, la grandaj bretonaj grafaj familioj de (Nantes, Rennes, Kernevo) vigle luktis pri la bretona lando kaj fine ili, unu post la alia, posedis la duklandon.

Meze de la 12-a jc, la duklando fariĝis vera geostrategia gravaĵo por la du gravaj eŭropaj potencoj, kiuj estis la Francio kaj la Anglio. La angla dinastio de la plantaĝenetoj kaj la domo de Francio lokis siajn dukojn al la kapo de la duklando por pli bone regi ĝin. La dukoj truditaj de la du rivalaj potencoj neniam ĉesis provi akiri aŭtonomecon de siaj respektivaj suverenoj. Tiel, la francoriginaj dukoj sukcesis, komence de la 13-a jc ĝis la fino de la 15-a jc, starigi veran potencon, sendependan bretonan Ŝtaton, ekzistantan inter la 1360-aj jaroj kaj la 1460-aj jaroj, en la centjara milito.

Post preskaŭ 60 jaroj da lukto, same milita kiel diplomatia, la reĝlando de Francio sukcesis ekposedi la duklandon, kiun ĝi avidis de pluraj jarcentoj. En 1532, la unuiĝo de la duklando de Bretonio al la reĝlando de Francio estis proklamita. La nova franca provinco tamen konservis grandan aŭtonomecon kaj siajn privilegiojn ĝis la franca revolucio de 1789.

Aneksaĵoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • france Registrolibroj de la kanceleriejo de la duklando de Bretonio (1407-1586)

Notoj kaj referencoj