Duktobendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duktobendo

Duktobendo (angle duct tapeduck tape, (dukto (glu)bendo) estas memglua kaj akvorezista speco de tekstilbazita glubendo

Duktobendo estas oleo- kaj akvorezista kaj tial taŭga por provizoraj riparoj. Ĝi estas praktike tre uzebla ĉar ĝi estas laŭlonge fortega kaj laŭlarĝe facile ŝirebla.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Verŝajne la nomo ekestis dum la Dua Mondmilito. Ĝi estis uzata en la armeo. Antaŭe jam ekzistis speco de glubendo kiu estis akvorezista kiel la haŭto de anaso ('duck').

La nomo duct tape nur en la 1950-aj jaroj ekuzatis ĉar la glubendo estis multuzata en la konstruado por envolvi aertubojn ('air ducts'). Ĝi tiam ankaŭ ricevis ĝian arĝentkoloran aspekton. La usona kompanio (ShurTech Brands, LLC) produktas ekde 1980 duktobendon sub la komerca nomo Duck Tape. Laŭ kelkiuj la nomo duck tape ankaŭ pli frue estis uzata sed por tio ne estas pruvoj.