Dunwich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dunwich (Anglio)
Dunwich (Anglio)
DMS

La loko Dunwich en la graflando Suffolk de Anglio estas la restaĵo de iam prospera marhaveno kaj centro de komerco pri lano en la frua mezepoko. La natura haveno ĉe la enfluejo de la riveroj Blyth kaj Dunwich iam estis la plej granda havenurbo en la historia regiono East Anglia. La ĉefaj forvendataj varoj estis lano kaj greno. Enportitaj varoj estis fiŝoj, peltoj kaj ligno de Islando kaj la baltaj ŝtatoj same kiel tukoj el Nederlando kaj vino el Francio.