Durdle Door

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Durdle Door
Durdle Door

Durdle Door (el malnova angla; ~bortruo‘, ‚traboro‘) estas natura rifroko el kalkŝtono ĉe la turisma regiono t.n. Jurassic Coast, en suda Anglio, graflando Dorset en proksimo de West Lulworth. La areo apartenas al la 50-kvadratkilometra Lulworth Estate, kiu estas en posedaĵo de riĉa familio Welds, sed alirebla por la publiko. Ĝi estas naturheredaĵo de UNESCO.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Durdle Door estas emblemo de tiu parto de la marbordo kaj la apude situanta strando estas ŝatata banejo. Ĉiujare vizitas la lokon ĉ. 200.000 homoj.

Ĉe Durdle Door preter-kondukas la Sod-Okcidenta Marborda Vojo (South West Coast Path), granddistanca migra vojo.

50.621181-2.276987