Duremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Greka duremo 500 a. K.

Duremobiremo, diero estis militŝipo kun du vicoj da remistoj, ĉe la antikvaj mediteraneaj popoloj.

Ĝi estis pluevoligo de la unu-remvica militŝipo. La feniciaj duremoj havis 12 remilojn po flanko. La granda krucvelo estis muntita sur la meza masto, kun observa korbo supre de la masto. La ŝipnazo estis ornamita, por la direktado oni uzis remilon kaj la ankro estis ŝtonbloko. La ĉefa armilo de la ŝipo estis la rostroramo. Dum la bataloj, oni movis la ŝipojn nur per la remiloj.

El ĝi evoluis la triremo.