EOKA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EOKA' (greke Εθνική Οργάνωσις Κυπρίων Αγωνιστών, Ethniki Organosis Kuprion Agoniston , nacia organizo de kipraj batalantoj) estis greka-kipra militista kontraŭstara subtera organizo, kiu fine de la 1950-aj jaroj batalis por la memdifina rajto kaj por la aliĝo al Grekio.

La brita konservativa registaro decidis komence de la 1950-aj jaroj translokigi la militistajn bazojn sur Kipron, tiel estiĝis forta brita militsita bazo tie. Ekde post Britio okupis Kipron, klopodis EOKA por suvereneco per ĉiuj metodoj. Tiel ĝi efektivigis sabotaĵon kaj teroron kontraŭ la britaj interesoj, soldatoj.

La organizon mem fondis la greka kolonelo Georgios Grivas en ĉ. 1955, kun apogo de la kipra ortodoksa episkopo, Makarios la 3-a. La teroristaj agoj ekis en komenco de 1955 kaj kulminis en 1956, kiam la angloj deportis Makarios-on, kaj provizore eltiris la taĉmentoj pro la sueza krizo.

La brita armeo fortiĝis komence de 1957 kaj sukcese batalis kontraŭ la partizanoj, kaŝintaj sin en la montaroj. La britoj kaŭzis gravajn perdojn de la EOKA, kvankam la organizo neniam nomris pli ol 300.

Makarios estis liberigita en marto de 1957 kaj la perforto malpliiĝis, sed meze de 1958 denove refortiĝis, kiam la EOKA interbatalis kun la turkaj geriloj. Makarios en 1958 abdikis pri unuiĝo kun Grekio kaj oficiale apogis sendependecon de Kipro. Grivas, post kiam la membroj de la EOKA ricevis amnestion en marto de 1959, dissolvis la organizon.

Grivas poste estis komandanto de la Kipra greka Nacia Gvardio. Post kiam la greka registaro retiris lin, li veturis en 1971 sekrete en Kipron, por „malhelpi perfidon de enosis (aliĝon al Grekio)” kaj fondi EOKA B. Li mortis en januaro de 1974, liaj kunuloj decidis plu batali. En aprilo de 1974, prezidento Makarios oficiale malpermesis EOKA B. Tio okazis tri monatojn antaŭ la puĉo kontraŭ li kaj surteriĝo de la turka armeo. Post tio okazis mallonga interna milito kaj la EOKA ĉesis plu agadi.