Édouard Lartet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Edouard Lartet)
Édouard Lartet
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1801 (1801-04-15)
en Castelnau-Barbarens, Gers
Morto 28-an de januaro 1871 (1871-01-28) (69-jaraĝa)
en Gard
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Faculté de Droit de Toulouse • Kolegio de Francio
Familio
Infano Louis Lartet
Okupo
Okupo paleontologo • prahistoriisto • advokato
vdr

Édouard Lartet (15a de Aprilo 1801 en Castelnau-Barbarens - 28a de Januaro 1871 en Seissan) estis franca geologo kaj prahistoriisto.

Lia riĉeco ebligis, ke li dediĉu sin al pasio por la paleontologio kaj la geologio. En 1834 li malkovris la terciaran kuŝejon de Sansan, kie li identigis pli ol 90 fosiliajn speciojn de mamuloj kaj reptilioj. En 1836 li malkovris la unuan fosilion de specio de granda simio, nome Pliopithecus. Liaj arkeologiaj atingoj en Massat kaj Aurignac kontribuis al pruvado de la samtempeco de la homo kun animalaj specioj jam malaperintaj.

En 1861, li proponis kronologion de la Kvaternaro bazitan sur la sinsekvaj specioj de grandaj mamuloj hegemoniaj, el kiuj li pensis, ke li povos datigi la ŝtonindustrioj de la Paleolitiko. En 1866, li estis elektita prezidanto de la Geologia Societo de Francio.

Ankaŭ lia filo, Louis Lartet, faris esplorojn kaj li malkovris la faman Homon de Kro Magnon en Eyzies-de-Tayac en Marto 1868.