Edward Dyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kavaliro Edward DYER (n. oktobron 1543, m. ĉ. majon 1607) estis angla poeto kaj kortegano.

Vivo

Li estis filo de Kavaliro Thomas Dyer, kaj naskiĝis ĉe Sharpham Park, Sharpham, Somerset. Li edukiĝis ĉe la Universitato de Oksfordo, sed (kiel tiuepoke oftis) ne diplomiĝis. Post vojaĝo tra Eŭropo li ĉeestis la kortegon de Elizabeto la 1-a (Anglio), kaj ĝuis la favoron de Robert Dudley (1-a grafo de Leicester), kiu estis favorato de la reĝino.

Li partoprenis plurajn diplomatajn misiojn, inkluzive al Nederlando en 1584 kaj al Danlando en 1589. Elizabeto komisiis lin enketi pri bienoj en sudokcidenta Anglio antaŭe poseditaj de anglaj regantoj: malgraŭ ke la rezulto malplaĉis al Elizabeto, ŝi donis bienojn en Somerset al Dyer en 1588. En 1596 li kavaliriĝis. Li entombiĝis en Southwark la 11-an de majo 1607.

Edward Dyer estis amiko de aliaj verkistoj, inkluzive Philip Sidney kiu testamentis al li duonon de siaj libroj.

Verkoj

Edward Dyer verkis prozaĵon, La laŭdo de nenio, sed plej famas pro siaj poemoj, kiuj eldoniĝis en pluraj liatempaj antologioj. Multaj estis en la laŭmoda pastorala stilo.