Efraim Skljanskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Efraim Markoviĉ Skljanskij (ruse Эфраим Маркович Склянский) (12-an de aŭgusto (31-an de julio laŭ Julia Kalendaro), 1892 - 27-an de aŭgusto, 1925) estis soveta politikisto. Skljanskij laboris kun Trockij kiel deputito dum la Rusia enlanda milito (1918-1920) kaj helpis plibonigon de batalkapabloj de la Ruĝa Armeo.

Ĉar Stalino volis lin forigi el la militistaj aferoj, nomumis lin al prezidanto de Antorg, eksterkomerca organizo. Je deziro de Stalino li veturis al Usono, kie li mortis en strangaj cirkonstancoj. Li suferis akcidenton per motora ŝipo, la ŝipo renversis, li sufokis.