Egino (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Αἴγινα

Egino - (helene Αἴγινα, latine Aegina) estis en la helena mitologio filino de la rivera dio Asopo kaj estis patrino de la reĝo Eako.

La plej alta dio Zeŭso enamiĝis ŝin kaj forportis ŝin sur la insulon Oinonon. Tie ŝi naskis al li filon Eakon, kiu en adolteco fariĝis reĝo de tiu ĉi insulo. Pli poste li estis unu el tri juĝistoj en Hadeso. La insulo, kie li naskiĝis, ricevis nomon Egino. Tiel ĝi nomiĝas ĝis nun.

Eako estis patro de Peleo, kiu edziĝis al nimfo Tetiso kaj havis kun ŝi filon Aĥilon, la plej faman heroon kaj viktimon de la troja milito.