Egiptia kobro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Egipta kobro)
Saltu al: navigado, serĉo

La Egipta kobroKleopatra kobro (Naja haje) estas specio de serpento el la familio Elapedoj. Ĝi vivas en Nordafriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Detalo de la kapo de egipta kobro.

Tiu kobro povas esti ĝis 2,5 metrojn longa. Estas bruna al griza, foje kun nigraj bendoj. La kobroj de nordokcidenta Afriko povas esti tute nigraj. La kapo estas granda, kun elstaraj okuloj kaj nepinta muzelo. Kiel ĉe aliaj kobroj, la egipta kobro havas kapuĉon el malfaldebla haŭtaĵo ĉirkaŭ la kolo.

Biologio kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]