Eklezio ĉeĥoslovaka husana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centrejo, kolegio kaj sidejo de Eklezio ĉeĥoslovaka husana en Prago-Dejvice, strato Wuchterlova

Eklezio ĉeĥoslovaka husana (ĝis la jaro 1971 nur Eklezio ĉeĥoslovaka) estas kristanisma eklezio proklamita la 8-an de januaro 1920. Temas pri origine specife ĉeĥa nacia eklezio, kies agado estas limigita fakte nur en la hodiaŭa Ĉeĥio kaj Slovakio.

Ĝi estas starigita sur principoj presbiteraj kun elementoj episkopaj; ekde la jaro 1994 ĝi anoncas sin al Leŭenberga konkordio.