Ekopedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Markemblemo de Ekopedia


Ekopedia estas praktika enciklopedio kiu traktas pri alternativaj teknikoj de l'vivo. La enciklopedio estas senpaga, kooperative skribita (dank'al vikio) kaj ĝia enhavo estas libere uzebla (Licence Art Libre). Ĝia aspekto ege similas al Vikipedio ĉar ĝi uzas la saman programaron MediaWiki.

Historio

La projekto ekekzistis en 2002 kun la programaro TWiki. Je la fino de 2004, le projektanoj decidis ekuzi MediaWiki. Ekde la instalado de MediWiki, la vizitado kaj la kvanto de artikoloj forte kreskis.

La 1000a artikolo publikiĝis la 10-a de decembro 2006. La retejo jam havis ĉirkaŭ mil registritajn uzantojn kaj havis ĉ. 14 500 vizitantoj ĉiu tage.

La 24-an de februaro 2007 aperis esperantlingva versio de Ekopedia kaj la 25-an anglalingva versio.

Celoj

La celo de tiu projekto estas krei sciaĵaron pri la jenaj temoj :

  • teknikoj pri fabrikaj, bontenaj, prizorgaj, recikligaj procedoj kaj eĉ detruado de ruboj, kiuj donas eblecon esti aŭtonoma.
  • ekster tiuj temoj, Ekopedio celas esti facile komprenebla informaro. Tiel multnombraj homoj komprenus kaj aplikus tiujn teknikojn por plenigi bazajn bezonaĵojn de la homaro : naski, lerni, nutri sin, loĝi, vestiĝi, krei, pensi, kune vivi, flegi, moviĝi, ludi, komuniki.

Ekopedio instruas alian vivmanieron praktikante alternativojn respektante homon, naturon kaj medion.

Malsameco kun Vikipedio

Vikipedio celas enciklopedian enhavon. Kontraŭe, Ekopedio celas praktikajn indikojn kaj facile kompreneblajn klarigojn. La aŭtoroj ne havas neŭtralan vidpunkton.

Ligiloj