Ekzocitozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ekzocitozo (de la antikva greka ἔξω ekzo: ekstere kaj κύτος cito: ujo) estas formo de aktiva kaj solvotrejna transporto laŭ kiu ĉelo transportas molekulojn (por ekzemplo, neŭrotransmisiilojn kaj proteinojn) ekster la ĉelo (exo- + citozo). Kiel mekanismo de aktiva transporto, la ekzocitozo postulas la uzadon de energio por transporti materialon. Ĉiuj ĉeloj uzas la ekzocitozon kaj ties kontraŭparton, nome la endocitozon, ĉar la plimulto de la gravaj substancoj por tiuj estas grandaj polusmolekuloj, kiuj ne povas trairi la hidrofoban parton de la ĉelmembrano pere de la pasiva transporto. La ekzocitozo estas la procezo laŭ kiu oni liverigas grandan kvanton de diversaj molekuloj.

La ekzocitoso okazas tra portaloj en la ĉelmembrano nomitaj "porozomoj" kiuj estas strukturo de lipoproteino kun formo de pokalo en la ĉelmembrano, kie la sekreciaj veziketoj kongruiĝas kaj fuziiĝas provizore por liverigi sian intraveziketan enhavon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]