Departemento El Paraíso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de departemento El Paraíso
Situo de departemento El Paraíso

El Paraíso estas unu el la 18 departementoj de la Centramerika nacio Honduro, formiĝite en 1878 el parto de departemento Tegucigalpa. El Paraíso situas en la sudo de Honduro, apud la limo de Nikaragvo.

Ĝia departementa ĉefurbo estas Yuscarán.

El Paraíso kovras areon de 7218 km², kaj en 2005 havis taksitan popolnombron de 383.565.

Municipoj

  1. Alauca
  2. Danlí
  3. El Paraíso
  4. Guinope
  5. Jacaleapa
  6. Liure
  7. Morocelí
  8. Oropolí
  9. Potrerillos
  10. San Antonio de Flores
  11. San Lucas
  12. San Matías
  13. Soledad
  14. Teupasenti
  15. Texiguat
  16. Trojes
  17. Vado Ancho
  18. Yauyupe
  19. Yuscarán