El Show de Joan Monleon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Show de Joan Monleon
televida programo
Ĝenro televida ludo
vdr

El show de Joan Monleon (La spektaklo de Joan Monleon) estis varieca programo de Televisió Valenciana (Valencia Televido) prezentita de Joan Monleón (aktoro kaj kantisto ĉe grupoj kiel Els Pavesos (La Kamparanoj)), kies elsendoj komencis dum la unua fazo de Canal 9 (1989) de lundo ĝis vendredo, de la 20:30 h. ĝis la 21:00 h., kaj daŭris ĝis la jaro 1992, atingante grandan popolecon kaj deveninte miton de la televido en Valencilando. Monleon-on akompanis grupo de stevardinoj nomumitaj monleonetes (monleoninetoj); Maribel Casany, la popola Mari Mari de la programo Fem Tele de Canal 9 kaj nuna prezentantino de Remeis al rebost ĉe Punt 2, estis unu el ili.

Ĝi enhavis konkursoj kiel "A guanyar diners" (Je gajni monon), kie partoprenis personoj de la publiko, konsistanta je elekti ŝparujojn por malkovri kaŝitajn premiojn, "On sonen hui les nostres campanes" (Kie ludas hodiaŭ niaj sonoriloj), kie oni montris bildo de sonorilturo kaj homoj, el sia hejmo, devis diveni pri kiu vilaĝo temas, aŭ "La paella russa" (La rusa rizaĵo) , kie la konkursantoj devis elekti el sia hejmo ingredienton el rizaĵo-ruleto por gajni la premiojn.

Ĉeestis kiel publiko diversaj personoj kaj asocioj representantaj ĉiutage municipon de Valencilando.