Eliška Krásnohorská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eliška Krásnohorská

Eliška KRÁSNOHORSKÁ, propranome Alžběta Pechová (naskiĝis la 18-an de novembro 1847 en Praha - mortis la 26-an de novembro 1926 en Praha) estis ĉeĥa poetino kaj tradukistino.

Ŝia frato Jindřich Pech estis muzika komponisto, sed ilia patro nur simpla metiisto. Post lia morto en 1867 la familio translokiĝis al Plzeň. La verkistino suferis dum la tuta vivo de reŭmatismo. Ŝi laboris en la ĉeĥa movado por la rajtoj de virino, meritis pri fondo de knabina gimnazio Minerva, kontribuis per siaj poemoj al multaj gazetoj, verkis studojn pri la gravaj ĉeĥaj literaturistoj kaj enĉeĥigis verkojn de Mickiewicz (Sinjoro Tadeo), Puŝkin (Boris Godunov) kaj Byron (Childe Harold).

Verkoj

  • Ze Šumavy (El Bohema arbaro)
  • K slovanskému jihu (Al la slava sudo)
  • Vlaštovičky (Hirundetoj)
  • Bajky velkých (Fabloj de grandpersonoj)
  • Svéhlavička (Obstinulinjo)