Elmer Gedeon
Elmer Gedeon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-a de aprilo 1917 en Cleveland, Ohio, Usono |
Morto | 20-a de aprilo 1944 en Saint-Pol, Francujo |
Mortokialo | mortis en batalo |
Tombo | Arlingtona nacia tombejo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Miĉigano |
Okupo | |
Okupo | basbalisto • atleto • usonpiedpilkisto • militisto |
Elmer John GEDEON (naskiĝis la 15-an de aprilo 1917 en Cleveland, Ohio, Usono; mortis la 20-an de aprilo 1944 ĉe Saint-Pol, Francujo) estis basbalisto, kiu mortis dum milita agado en la dua mondmilito. Li flugis dum pluraj misioj kiel oficiro de la usona aerarmeo antaŭ sia lasta fatala misio.
Vivo
Elmer Gedeon naskiĝis en Cleveland, Ohio, kaj estis elstara atleto ĉe la tiea West High School, kiun li vizitis kiel ano de la klaso 1935.[1][2] Li havis bonajn rezultojn ĉe usona piedpilkado, basbalo kaj atletiko. Dum glitkurado en Brookside Park, Cleveland, la glacio cedis kaj la kuzo de de Elmer subakviĝis ĝiskole. La kuzo poste memoris: "Elmer glitis surventre sur la glacio kaj eltiris min."[3] La onklo de Gedeon, Joe Gedeon, estis basbalisto ĉe la grandaj basballigoj kaj kompromitiĝis en la skandalo de la Black Sox.[4]
La familinomo de Gedeon estis kutima en Cleveland, ĉar multaj homoj devenis de Sudetio, kie ĝi disvastiĝis.[5]
Referencoj
- ↑ Heaton, Chuck (1991-11-18) Modell Says Browns Will Return To Top. The Plain Dealer. Newsbank. Alirita 2008-12-23.
- ↑ Dirck, Joe (1998-09-24) Missing Plaque A Part of History. The Plain Dealer. Newsbank. Alirita 2008-12-23.
- ↑ Rubin, Neal. "U-M athlete's selflessness predated sacrifices in WWII", The Detroit News, 2005-05-29. Kontrolita 2007-12-02. | bot=DASHBot}}
- ↑ Swaine, Rick Joe Gedeon. The Society for American Baseball Research (SABR) & The Respective Authors. Alirita 2007-12-07.
- ↑ Frei, Terry (1999-05-30) Remember Gedeon each Memorial Day Big leaguers died in WWII. The Denver Post. Newsbank. Alirita 2008-12-23.